martedì, 26 aprile 2005
La ideo de tiu cxi blogo, mlagranda ilo de malsperta homo en la grandaj iloj informadikaj, naskigxis cxar amikino el Japanjo, kamaradino de granda kaj grava organizo SAT, demandis al mi: Andreo kiel estas la kondicxo de maljunuloj en Italio?
Certe mia respondo povus esti tute privata al sxi sed ankau mi pensis ke organizi pagxon kie respondi publike povus helpi ankau aliajn kamaradojn al la komprenado pri Italio, pri kio okazas en Italio kaj en la maldekstra politiko en Italio.
Pro tio mi decidis iniciati tiun cxi blogon gxis kiam mi povos ankau organizi veran retpagxon pri Itala Maldekstro, kie mi esperas doni al cxiuj kamaradoj, al italaj kamaradoj kaj al esperantaj kamaradoj, verajn ilojn por kompreni pli bone rilatojn inter la du partoj de la sama monero: Maldekstro.kaj Esperanto. Tio estas: kial esti maldekstrulo ne povas ne signifi esti Esperantisto.
Sube estas kvin blogoj pri:
!) Maljunuloj en Italio
2) Referendumo pri Fekundigo asistita
3) Kio estas PSE (Partio Socialista Europa): strangajxo estas ke en la retpagxo de PSE ne estas traduko al la itala. Cxu en Italio nur italaj esperantistoj konos kiel funkcias PSE?
4) Debato en la Eŭropa Parlamento pri Konvencio - Interveno de Giorgio Napolitano de la Komisiono Konstituciaj Aferoj kaj Membro de DS (Demokrataj Maldektruloj) la 18a junio 2003.
5) Deklaro de Bernard Poignant. Prezidanto de la franca delegacio en la Grupo de PES.JES al nova konstitucio
6) Mia ideo pri maldekstro kaj esperanto
mercoledì, 27 aprile 2005
Maljunuloj en Italio
Ne estas tiel facila tasko paroli pri kondicxo de maljunuloj en Italio. Unue mi devus paroli pri kiel maljunuloj atingas agxon por esti pensiuloj kaj kiel samtempe la filoj devas zorgi kaj por la filoj kaj por la gepatroj.
Mia vidpunkto povus esti ne tiel certa, cxar mi havas nek filojn nek gepatrojn.
Tamen………….
Estas du vojoj por farigxi pensiuloj en Italio: au kiam vi estas 65 jara (60 jara por virinoj) au kiam vi laboris dum 35 jaroj.
Por tiu cxi dua vojo prezidanto Berluskoni (ne mia prezidanto kompreneble) antauvidis ke oni povas daurigi labori gxis la 65 jaroj ankau gajnante pli ol antaue, cxar la impostoj malkreskas: certe la junuloj ne estas felicxaj pri tiu cxi legxo.
Atingate agxon por esti pensiulo, la vivo dependas de la sano do en Italio estas ankorau publika sekuro por sanigi, kuraci maljunulojn senpage (gxis kiam mi ne scias).
La vivo de la maljunuloj farigxas plena cxar, havante filojn kaj nevojn, la filoj devas labori kaj kutime geavoj povas zorgi por le nevoj.
Kutime se vi havus infanvartistinon la kosto povus esti inter la 1000 kaj 1500 euroj, dependas de kiom da horoj sxi helpas, cxar kutime salajro en Italio estas pli malpli 1000 euroj, do infanvartistino estas lukso por meza familio en Italio.
Socia vivo por maljunuloj estas antauvidita de multaj sociaj centroj en Milano, itala urbo kie mi logxas. Tie ili povas renkonti, ludi kartojn, organizi kursojn pri kulturo, gimnastiko, kaj iri kune al teatro, kinejo ktp.
Salajro de pensjulo en Italio estas pli malalta ol kiam oni laboras kaj en la 70% de la tuto (pli malpli).
Do pensiulo havas malpli eblecojn kaj ankau tio dependas de la salajro plena kompreneble. Tio farigas ke la filoj, kelkfoje, devas zorgi por ili ankau ekonomie.
Kiel oni povas konstati skribi pri kondicxo de maljunuloj signifas paroli pri kondicxo de cxiuj.
Cxu suficxus? Mi estas je la dispono de kiu havas demandojn.
giovedì, 28 aprile 2005
La Referendumo, pri kio oni vocxdonis al 12-13 de junio 2005, fiaskis. Tio signifas ke Italio iros malantauen ol pasintaj jaroj kaj la venonta legxo pri kiu mi timas estas la legxo pri aborto. Ne irante vocxdoni, itala popolo sekvis opinion de la Eklezio do nun Eklezio havas pli da povo en Italio.
Estas strangajxo ke Italio kaj Hispanio estas irantaj en malsamaj vojoj.
-------------------------------------------
En Italio dum junio oni referendumos pri Fekundigo asistita.
Jen dek demandoj por klarigi ĉion. Demandoj kaj respondoj estas tradukitaj de la retpaĝo de DS (Demokrataj Maldekstruloj)
1. Kio estas fekundigo kuraciste asistita kaj kiam oni bezonas ĝin?
Ĝi estas helpo de la scienco por paroj, kiuj ne povas havi filojn. Ĝi krome povas helpi fekundajn parojn, kiuj havas malsanojn heredintajn aŭ infektajn por la beboj naskiĝandaj
2. Kiun leĝon oni referendumas kaj kial?
Referendumo koncernas nur kelkajn punktojn de la leĝo n. 40, volita de centradekstrema regado en la 2004. Oni demandas modifi leĝon en 4 punktoj specifaj: sano de la virino, egaligo de rajtoj de la virino kaj de la konceptitulo, libereco de la scienca serĉado kaj de la nomata heterologa fekundigo (nome fekundigo farita danke al donacinto/ino eksterna al la paro). Oni atingis referendumon ĉar partioj centrdekstremaj ne volis aprobi modifojn de la leĝo, pli ol 350 plibonigantajn ankaŭ en la nomo de la scienca komunumo.
3. Si venkus jesoj, ĉu estas risko de leĝa truo per la reveno de nomata “far west”, nome situacio sen reguloj kaj kontroloj?
Ne, tiu risko ne eksistas, pro du esenciaj kialoj. Unue ĉar referendumoj ne abrogas ĉio de la leĝo sed nur, kiel ni vidis, kelkajn artikolojn, danĝeraj por milionoj da viroj kaj virinoj. Due ĉar, jam antau la aprobo de la Leĝo 40, estis en Italio deontologia kodo de kuracistoj, kiu reguligis precize fekundigon asistita. Referendumoj ne estas vojoj al “far west” sed vojoj al bona leĝo.
4. Kio implikas referendumo n. 1 pri libereco de la scienca serĉado?
Ĉijare nia vivespero longigas ankaŭ ĉar kuracistoj kaj scienculoj, senlace, serĉas kaj trovas novajn terapiojn por tre danĝeraj malsanoj, kiuj siatempe ne estis saneblaj. Leĝo ne povas malpermesi ke tia serĉado daurigu ankaŭ celante sanigi kiun nuntempe vivas esperante novan terapion por sia malsano. Per la voĉdonado “jes” serĉuloj denove povos uzi ĉelojn stamenajn, deprenitajn de frostigita kaj ne uzitaj embrioj (estas ĉeloj kiuj kapablas, se manipolitaj, multopligi permesante kuracadon de vivajn orgajn). Serĉado pri tiaj ĉeloj estas konsiderata decida por la kuracado de malsanoj tre danĝeraj, kiel Parkinsono, diabeto, skleroso, Alzheimero, tumoroj. Nur en Italio tio estas problemo, kiu koncernas 12 molionojn da homoj, al kiuj ne ĝustas depreni esperon, saniĝon kaj estontecon. Ni respektas ĉiujn opiniojn pri tia temo tiel kompleksa kaj kiu koncernas sferon de la humana digno, sed ni havas demandon. Povas leĝo decidi ke embrio havas pli rajtojn ol dekjara infano, devigata sur radseĝo kaj kiuj scienco povus helpi saniĝi? Voĉdoni Jes en la referendumo signifas diri ke ĉiuj leĝoj ne povas decidi tion. Tio ne estas pro juraj aŭ formalaj kialoj. Estas pro respekto por la homoj, ĉiuj homoj, kaj amo por la vivo.
5. Kaj la n. 2 pri la sano de la virino?
Ĉiu paro, kiu petas asistitan fekundigon, faras tion post longa pensado kaj, farante tion, faras amagadon. Virino, kiu volas naski bebon, estas vokata al grava vojo, fizike kaj psike. Unua referendumo celas helpi ŝin vivi serene kaj sekurece dum ĉiu paŝo de la deziro de patrineco. Kiel? Per kvin vojoj:
- permesante eniron al asistita fekundigo ankaŭ por fertilaj paroj, kiuj riskas trasndoni al filo genetikajn malsanojn, heredintajn aŭ infektajn.
- ne devigante pro leĝo transporton de fekundita ovolo en korpo de virino, ŝi ne permesante.
- permesante al paroj, kiuj havas genetikajn malsanojn, eksamenon de embrio antaŭ la transporto en virina utero. Tio utilas por eviti absurdecon kaj violencon (ankaŭ psike) de transporto de malsana embrio kaj sekva terapeŭtika aborto.
- permesante frostiĝi embriojn faritajn per teknikoj de asistita fekundigo. Nuntempa malpermeso devigas virinon, kiu malsukcesas, submeti sin al traktado kun eblaj danĝeroj por ŝia sano. Konservado de embrioj evitus tian situacion kaj garantius al virino plej bonan traktadon sen devigi ŝin sen rekomenci ĉiam denove.
- revokante devigon fekundigi maksimume tri ovulojn, ĉiujn samtempe. Tiu ĉi lasta punkto estas tre grava: ĉiu virino havas historion, aĝon kaj kondiĉojn psike kaj fizike tre malsimilaj. Oni ne povas malpermesi al ŝi kaj al sia kuracisto evalui kiu vojo estas pli bona por utiligi teknikojn de fekundigo. Imponi pro leĝo numeron da embrioj, transportondoj, estas absurdaĵo kaj riskaĵo, ĉar dudekjara junulino kaj kvardekjara virino, kompreneble, havas malsimilajn terapeŭtikajn bezonojn. Povas leĝon anstataŭi kuraciston? Ni pensas ke ne kaj pri tio okupiĝas unua referendumo.
6. Kaj la n. 3 pri egaligo de rajtoj de “konceptitulo” kaj de virino?
Tio estas decida punkto. Nuntempa leĝo garantias al “konceptitulo”, komence de la fekundita ovulo, antaŭ la formado de embrio, samajn rajtojn kaj saman juran defendon ol patrino kaj ol alia naskiĝinta homo. Estas unua fojo kiam okazas tion en niaj leĝoj. Tio okazas ĉar oni volis imponi unu vidpunkton, unu solan etikon. Oni rompis principon de laikeco de Ŝtato, riĉa etike kaj kulture. Konsekvencoj de tia decido estas konkretaj kaj koncernas vivon de milionoj da homoj. Ni faru eksemplon: se leĝo diras ke “konceptitulo” havas samajn rajtojn ol naskiĝinta homo, kuracisto povos fari nenion ĉu embrio havus gravan pataologion, genetike transdonitan. Finfine diri ke “konceptitulo” havas samajn rajtokjn ol patrino povas fariĝi antaŭkondiĉo por ŝanĝo profunde de la leĝo 194 pri memvola interupto de gravedeco, kiu pozitive produktis malaltigon de abortojn en Italio.
7. Kaj la lasta, la n. 4, pri heterologa fekundigo?
Oni devas fari premison: oni faras heterologan fekundigon nur se hazarde estus peza sterileco. Tion dirite, ni faru demandon: ĉu ni estas patro kaj patrino nur kiam ni transdonas al nia filo nian kromosoman ekipaĵon? Alivorte, ĉu ni estas gepatroj nur ĉu nia filo naskiĝis de ni? Kiel ĉiuj scias tia afero estas pli kompleksa. Infanoj adoptitaj havas patron kaj patrinon, sendube plene kvalifikataj kaj ili ne estas mapli valoraj gepatroj ĉar ilia infano estis adoptita. Oni devas kompreni tian simplan koncepton por kompreni sencon de la kvara referendumo, kiu permesus asistitan fekundigon uzante gametojn eksternaj al paro (spermatozooj por la viroj kaj ovocitoj por la virino).Malpermesi tian fekundigon portas nur al du elirejojn: malpermesi por ĉiam al virino akuŝi aŭ devigi ŝin iri eksterlende, kie heterologa fekundigo estas permesata, ĉu ŝi povus havi ekonomiajn ilojn necesajn. Kial malpermesi kion estas permesata en la ĉefaj europaj landoj kaj permesita en Italio, en privataj fakaj centroj, ĝis la aprobo de tiu ĉi leĝo?
8. Venkante Jesoj, povas malfermi vojo al moderna eŭgeniko, ebleco plani filojn laŭ sekso, koloro de okuloj ktp.?
Absolute ne, unue ĉar scienculoj mem forpuŝas firme tian perspektivon, fakte kaj principe. Deontologia kodo de kuracistoj antaŭvidas eksplicite ke ĉiu interveno en la humana genomo celas nur antaŭeviti kaj sanigi malsanojn. Alivorte nur intervenoj eblaj celas kuraci. Do testoj genetikaj estas permesataj nur por trovi misformaĵojn aŭ heredintajn malsanojn kaj antaŭeviti suferan elekton de la aborto. Ĝenerale ni favoras limojn certajn kaj ne supereblajn (humana klonado, patrinoj-avinoj, utero “luata”). Tiuj ĉi limoj, venkante la jesoj, restos en la leĝado nuntempa.
9. Ĉu la defio de la referendumoj estas defio inter laikoj kaj katolikoj?
Ne estas la vero. Referendumoj koncernas kelkajn artikolojn de Ŝtatleĝo kaj katolikoj, kiel laikoj, havas malsimilajn opiniojn. Kelkaj favoras leĝon kiel ĝi estas sed aliaj volus ŝanĝi ĝin. Realaĵo estas ke katolika mondo estas plurisma, kiel laika mondo. Tio estas riĉeco por ĉiuj, katolikoj kaj laikoj, ĉar permesas al homoj elekti surbaze de propraj konvinkiĝoj kaj propra konscienco.
10. Kiaj pravoj estas por voĉdoni jes?
Profunda pravo estas ke voĉdoni jes signifas esti solidala konkrete kun kiu ne povas havi filon., kun kiu nuntempe suferas pro malsano, kiun poste scianco povus kuraci. Ĉifoje oni ne voĉdonas por partio aŭ kandidato. Oni voĉdonas por plia espero. Oni voĉdonas por plej bona vivo. Oni voĉdonas por helpi malsanulon resaniĝi. Oni voĉdonas por gravaj valoroj, kiuj tuŝas nian tuttagan eksiston: vivo, espero, saniĝo.
domenica, 01 maggio 2005
Eŭropa Socialista Partio.
La Partio de la Eŭropaj Socialistoj (PES) kunuiĝas la Partiojn Socialistajn, Demokratajn-Socialistajn kaj Laburistaj de la Eŭropa Unio (EU). Ĝi celas:
- la fortigon de la movado socialista kaj demokrata-socialista ene de la Unio kaj tra Eŭropo
- disvolvo de la laborrilatoj inter la naciaj partiaj membroj, iliaj grupoj parlamentanoj, la Parlamenta Grupo kaj la Partio de PES.
- Defino de komunaj politikoj de la Eŭropa Unio kaj adopto de komuna manifesto por elektado de la Eŭropa Parlamento.
Estas 32 membraj partioj ekde 25 nacioj de la nova Eŭropa Unio kaj Norvegio.
Aldo ne estas ok partioj asociitaj kaj kvin observantoj. La PES estis fondita en 1992, sekve al Traktato de la Eŭropa Unio kaj al konscio de la graveco de la politikaj partioj je la Eŭropa nivelo en la artikolo 191 de la Traktato. Ĝi anstataŭas Konfederacion de la Socialistaj Partioj de la Eŭropa Komunumo, kiu startis en 1974.
Kiel
PES laboras.
La prezidanto.
La prezidanto estas elektita de la Kongreso de PES. La 24a de aprilo 2004 la Kongreso elektis ĝia nova Prezidanto, Poul Nyrup Rasmussen, eks Ĉefministro de Danmarko de 1993 ĝis 2001.
La Kongreso.
La Kongreso estas la plej grava organismo de PES kaj renkontiĝas dufoje ĉikvinjare. Respondeco de la Kongreso estas: elekti Prezidanton, adopti ŝanĝojn al Statutoj kaj al membreco de la partioj. Kiam Kongreso okazas antaŭ Eŭropaj elektadoj Ĝi faras komunan manifeston por tiaj elektadoj. Okazis ses Kongresoj ĝis nun: Hago (1992), Barcelono (1995),
Malmo
(1997), Milano (1999), Berlino (2001) kaj Brukselo (2004).
La presidenteco.
La Presidenteco renkontiĝas regule ĉi du-kvar monatoj kaj prenas decidojn en la taga kondukado de la laboro de PES. La Kunordiganto Grupo kaj la Sekretarieco helpas Presidentecon en la preparado kaj realigo de tiuj decidoj.
Presidenteco konsistas de la Prezidanto (kiu prezidas renkontiĝojn), kvar vic-Prezidantoj, unu por ĉi partioj membroj reprezentataj, la Generala Sekretario de PES, la Prezidanto de la Parlamenta Grupo de PES, la Prezidanto de la Ĉiama Komitato de la Virinoj de PES kaj unu reprezentanto de ECOSY kaj de la Grupo PES en la Komitato de la Regionoj. Reprezentantoj de la Partioj aliĝintaj partoprenas al renkontiĝoj de la Presidenteco.
La teamo kunordiganta.
La teamo kunordiganta kutime renkontiĝas du/tri foje antaŭ renkontiĝoj de la Presidenteco por prepari aferojn en la agendo.
La Sekretariato
La Sekretariato de PES situas en Brukselo. La ĉefo de la Sekretariato, la Ĝenerala sekretariato kaj ĝia malgranda teamo respondecas pri taga funktiado de la Partio, prenante decidojn kaj zorgante por ĝiaj renkontiĝoj.
Renkontiĝoj de la Gvidantoj de PES.
La gvidantoj de la partioj membroj renkontiĝas pro ĉi Eŭropa kulminkunveno por diskuti aferojn de la kulminkunvena agendo
Renkontiĝo de la PES konsilio de ministroj.
Ministroj de partioj membroj de PES renkontiĝas antaŭ gravaj Konsilioj de Ministroj por diskuti komunajn aferojn.
ECOSY
ECOSY (Eŭropa Komuna Organizo de la Junaj Socialistoj) estas la juna brako de PES. Ĝia nuntempa Prezidanto estas Anders Lindberg (el Svedio) and ĝia Generala Sekretario estas Ilias Antoniou (Grieklando)
Ĉiama Komitato de la Virinoj de PES.
Ĉiama Komitato de la Virinoj de PES formiĝas de la virinaj organizoj de la partioj membroj
Centra kaj orienta Eŭropo.
PES laboras ene de la Eŭropa Forumo por Democratio kaj Solidareco - www.europeanforum.net – kiu subtenas demokratan partiojn en la Centra kaj orienta Eŭropo.
giovedì, 05 maggio 2005
18° Junio 2003
Debato en la Eŭropa Parlamento pri Konvencio.
Interveno de Giorgio Napolitano
Jes, Sinjoro Prezidanto, mi parolas je la nomo de la Socialista Grupo, sed mi devas egale eksprimi kelkajn opiniojn kaj preokupiĝojn kiel Prezidanto de la Komisiono pri Konstituciaj Aferoj. Komisiono, prezidita de mi, kaj ĝenerale Parlamento forte volis Konvencion. Tiu vojo estas malfermita, Konvencio sukcesis plenumi sian taskon kaj pro tio ni estas komplezemaj.
Kiam tre baldaŭ ni estos vokataj eksprimi, kiel antaŭvidas Traktato nun valida, nian opinion pri kunvoko de la Interregistara Konferenco, ni ankaŭ evaluos projekton aprobitan pri Konvencio. Ni povos fari ĝin, leginte tekston de la parto tria kaj kvara, kiu estas plibonigonta, kiel diris Brok kaj aliaj kolegoj.
Mi rekonas kaj dankas sindevigon de niaj reprezentantoj en la Konvencio kaj en la prezidiumo, kiuj zorgis por subteni opiniojn de la Eŭropa Parlamento.
Nature, projekto adoptita per konsento konstituas renkontiĝpunkton inter malsimilaj opinioj. Kelkaj proponoj de niaj reprezentantoj koliziis pezajn rezistadojn. Do nia juĝo ne povas esti triumfisma aŭ senkritika kaj preokupiĝema pri du aspektoj. Unua aspekto: risko de modifo de instituciaj ekvilibroj, implicite en la kreado de nova bildo je la verto de la Unio, nome la Prezidanto plentempe de la Eŭropa Konsilio. Konstitucia Komisiono de tiu ĉi Parlamento eksprimis sin tre forte kontraŭ, proponante solvojn alternativajn aŭ kompromisajn, ne aceptitajn. Dua aspekto: estas prosepktivo ke pri temoj gravaj la unuanimeca ligilo bloku decida proceso en dudekvina Eŭropa Unio.
Ni bondeziras ke CIG povu daurigi krome pri tiu ĉi kaj aliaj temoj kaj ni estu decidemaj malpermesante iri malantaŭen ol konkludoj de la Konvencio. Ni devas ĉiel rigardi neantaŭviditajn aferojn en la Unio. Resti kritikaj kaj viglaj ne sinifas esti detruemaj nek pesimismaj sed utilas por doni novan impulson al la Eŭropa integrigo kaj unueco. Tion instruis al ni Altiero Spinelli: sen liaj kritikoj al Unika Akto ne estus progresoj de Maastrichto kaj de Amsterdamo
Brukselo, 18° junio 2003
martedì, 10 maggio 2005
Deklaro de Bernard Poignant
Prezidanto de la franca delegacio en la Grupo de PES.
JES AL NOVA KONSTITUCIO.
La 3a de majo la Eŭropaj socialistoj renkontiĝis en Parizo, en la Nacia Asembleo, por deklari ilian JES al la Konstitucio.
Majo estas simbola por la Eŭropa Unio kaj historie signifema por la francaj socialistoj.
3a de majo: tago de la Pola Konstitucio de 1791, tago de la libereco.
3a de majo: internacia tago de la presado kaj de la preslibereco, defendita forte (ni memoru ĵurnalistojn Florence Aubenas kaj Hussein Hanoun enkarceritajn en Irako la 5a januaro 2005).
8a de majo: tago de la naza kapitulaco, fino de la milito.
9a de maio: Eŭropa tago, deklaro de Robert Schuman.
10a de majo: venko de François Mitterand en Francio, venko de granda eŭropano.
Mi voĉdonos JES memorante ĉiujn ĉi tagojn:
Mi memorus tri traktatojn:
La 1951an (CEKA), kiu farigis karbon pacan kaj repacigan mineralon.
La 1992an (Maastrichtan), kiu farigis Eŭropan moneron Eŭropan respondon al tutmondaj ŝanĝoj.
La 2004an, nia Konstitucio, kiu estas nian komunan vivbildon de Eŭropo reunuiĝita post la malvarma milito.
La fidelecon:
fidelecon dum cent jaroj de historio, Leonon Blumon, kiu admonis nin konstrui Eŭropon post Buchenwalda lagero.
Fidelecon al Farncio kaj al Ĝiaj elektoj, kiu ekde la 1914 ĝis la 1962 preparas, agadas aŭ suferas militon.
Fidelecon al Eŭropo, internaciisma afero, kiu kunuiĝas eks batalantojn de la Centra, eks diktatorojn de la suda kaj eks totalismojn de la orienta Eŭropo.
La ratifoj: estis en Eŭropo kvar NE al ratifoj. Mi ne volus ke Francio aldonus kvinan.
Defenda Eŭropa Komunumo (CED) 1954 – refuzo de la projekto pri komuna defendo.
Danlando – refuzo de la Maastrichta Traktato la 2a de junio 1992.
Irlando – refuzo de la Nica Traktato la 7a de junio 2001.
Norvegio – refuzo eniri Eŭropan Komunumon dum la 1973.
Krome, kunvenigantaj en la Lamartina halo, poeto kaj politika homo de la 19a jarcento, mi finus mian intervenon per citaĵo de lia 1938a poezio : “La falo de angelo”, en kiu li laŭdas universalan pacon kaj fraternecon.
L'homme n'est plus français, anglais, romain, barbare ... Il est notre concitoyen. Les murs des nations s'écroulent en poussière. Les langues de Babel retrouvent l'unité. Il refait avec toutes ses pierres le temple de l'human"Ĉu vi komprenis ke Lamartine donis al ni viatikon?
lunedì, 13 giugno 2005
Esperanto kaj maldekstro.
Mi esperas tre baldau montri miajn tradukojn de Gramsci, kiu unue estis kontrau Esperanto kaj tie estas radiko de la oposicio de maldekstro al esperanto. Mi esperas montri al itala maldekstrularo gravan kaj grandan valoron de nia lingvo por internacia komunikado.
Suficxas labori, lau mi, kaj ne rigardi malantauen.
Estas kritiko al organizoj maldekstraj esperantaj. Oni ne devas krei apartan organizon sed kreski ene de la neesperantistaj organizoj kaj tie debati sentime. Mi scias ke estus grava energio por diskuti sed se ni vivas aparte ni estus esperantistoj, maldekstraj ecx, sen volo konigi nian valoron, nian kulturon, nian ideon: estas ke esti maldekstrulo signifas esti esperantisto.
Tio ne signifas ke organizoj esperantaj ne valoras, ecx ke ili donas forton en la momento de la renkontigxoj (kongresoj, festivaloj ktp.). Sed oni ne devas forgesi ke ni laboras en medio kie esperanto ne estas tiel kaj suficxe disvastigata kaj do oni povas kredi ke ankau ni, esperantistoj maldekstraj, estas iomete frenezuloj.
Mi kredas ke nur labori tradukante verkojn de miaj cxefoj maldekstruloj oni povas plenigi truon, kulturan kaj ideologian, pri vera rilato inter maldekstro kaj esperanto.
|
Malgranda ilo por konigi al esperantistoj italan situacion, politikan kaj socian, de la vidpunkto de maldekstrulo
|