*** Esperanta maldekstro ***

domenica, 01 maggio 2005

Eŭropa Socialista Partio.

La Partio de la Eŭropaj Socialistoj (PES) kunuiĝas la Partiojn Socialistajn, Demokratajn-Socialistajn kaj Laburistaj de la Eŭropa Unio (EU). Ĝi celas:
-         la fortigon de la movado socialista kaj demokrata-socialista ene de la Unio kaj tra
Eŭropo
-        
disvolvo de la laborrilatoj inter la naciaj partiaj membroj, iliaj grupoj parlamentanoj, la Parlamenta Grupo kaj la Partio de PES.
-         Defino de komunaj politikoj de la Eŭropa Unio kaj a
dopto de komuna manifesto por elektado de la Eŭropa Parlamento.
Estas 32 membraj partioj ekde 25 nacioj de la nova Eŭropa Unio kaj Norvegio. Aldo ne estas ok partioj asociitaj kaj kvin observantoj. La PES estis fondita en 1992, sekve al Traktato de la Eŭropa Unio kaj al konscio de la graveco de la politikaj partioj je la Eŭropa nivelo en la artikolo 191 de la Traktato. Ĝi anstataŭas Konfederacion de la Socialistaj Partioj de la Eŭropa Komunumo, kiu startis en 1974.

Kiel PES laboras.
La prezidanto.
La prezidanto estas elektita de la Kongreso de PES. La 24a de aprilo 2004 la Kongreso elektis ĝia nova Prezidanto, Poul Nyrup Rasmussen, eks Ĉefministro de Danmarko de 1993 ĝis 2001.

 

La Kongreso.
La Kongreso estas la plej grava organismo de PES kaj renkontiĝas dufoje ĉikvinjare. Respondeco de la Kongreso estas: elekti Prezidanton, adopti ŝanĝojn al Statutoj kaj al membreco de la partioj. Kiam Kongreso okazas antaŭ Eŭropaj elektadoj Ĝi faras komunan manifeston por tiaj elektadoj. Okazis ses Kongresoj ĝis nun: Hago (1992), Barcelono (1995), Malmo (1997), Milano (1999), Berlino (2001) kaj Brukselo (2004).

 

La presidenteco.
La Presidenteco renkontiĝas regule ĉi du-kvar monatoj kaj prenas decidojn en la taga kondukado de la laboro de PES. La Kunordiganto Grupo kaj la Sekretarieco helpas Presidentecon en la preparado kaj realigo de tiuj decidoj.
Presidenteco konsistas de la Prezidanto (kiu prezidas renkontiĝojn), kvar vic-Prezidantoj, unu por ĉi partioj membroj reprezentataj, la Generala Sekretario de PES, la Prezidanto de la Parlamenta Grupo de PES, la Prezidanto de la Ĉiama Komitato de la Virinoj de PES kaj unu reprezentanto de ECOSY kaj de la Grupo PES en la Komitato de la Regionoj. Reprezentantoj de la Partioj aliĝintaj partoprenas al renkontiĝoj de la Presidenteco.

 

La teamo kunordiganta.
La teamo kunordiganta kutime renkontiĝas du/tri foje antaŭ renkontiĝoj de la Presidenteco por prepari aferojn en la agendo.

 

La Sekretariato
La Sekretariato de PES situas en Brukselo. La ĉefo de la Sekretariato, la Ĝenerala sekretariato kaj ĝia malgranda teamo respondecas pri taga funktiado de la Partio, prenante decidojn kaj zorgante por ĝiaj renkontiĝoj.

 

Renkontiĝoj de la Gvidantoj de PES.
La gvidantoj de la partioj membroj renkontiĝas pro ĉi Eŭropa kulminkunveno por diskuti aferojn de la kulminkunvena agendo

 

Renkontiĝo de la PES konsilio de ministroj.
Ministroj de partioj membroj de PES renkontiĝas antaŭ gravaj Konsilioj de Ministroj por diskuti komunajn aferojn.

 

ECOSY
ECOSY (Eŭropa Komuna Organizo de la Junaj Socialistoj) estas la juna brako de PES. Ĝia nuntempa Prezidanto estas Anders Lindberg (el Svedio) and ĝia Generala Sekretario estas Ilias Antoniou (Grieklando)

 

Ĉiama Komitato de la Virinoj de PES.
Ĉiama Komitato de la Virinoj de PES formiĝas de la virinaj organizoj de la partioj membroj

 

Centra kaj orienta Eŭropo.
PES laboras ene de la Eŭropa Forumo por Democratio kaj Solidareco - www.europeanforum.net
– kiu subtenas demokratan partiojn en la Centra kaj orienta Eŭropo.

 

 

 

 

postato da amontandre alle 18:57 | link |



giovedì, 05 maggio 2005

18° Junio 2003

Debato en la Eŭropa Parlamento pri Konvencio.
Interveno de Giorgio Napolitano


Jes, Sinjoro Prezidanto, mi parolas je la nomo de la Socialista Grupo, sed mi devas egale eksprimi  kelkajn opiniojn kaj preokupiĝojn kiel Prezidanto de la Komisiono pri Konstituciaj Aferoj. Komisiono, prezidita de mi, kaj ĝenerale Parlamento forte volis Konvencion. Tiu vojo estas malfermita, Konvencio sukcesis plenumi sian taskon kaj pro tio ni estas komplezemaj.

Kiam tre baldaŭ ni estos vokataj eksprimi, kiel antaŭvidas Traktato nun valida, nian opinion pri kunvoko de la Interregistara Konferenco, ni ankaŭ evaluos projekton aprobitan pri Konvencio. Ni povos fari ĝin, leginte tekston de la parto tria kaj kvara, kiu estas plibonigonta, kiel diris Brok kaj aliaj kolegoj.

Mi rekonas kaj dankas sindevigon de niaj reprezentantoj en la Konvencio kaj en la prezidiumo, kiuj zorgis por subteni opiniojn de la
Eŭropa Parlamento.


 Nature, projekto adoptita per konsento konstituas renkontiĝpunkton inter malsimilaj opinioj. Kelkaj proponoj de niaj reprezentantoj koliziis pezajn rezistadojn. Do nia juĝo ne povas esti triumfisma a
ŭ senkritika kaj preokupiĝema pri du aspektoj. Unua aspekto: risko de modifo de instituciaj ekvilibroj, implicite en la kreado de nova bildo je la verto de la Unio, nome la Prezidanto plentempe de la Eŭropa Konsilio. Konstitucia Komisiono de tiu ĉi Parlamento eksprimis sin tre forte kontraŭ, proponante solvojn alternativajn aŭ kompromisajn, ne aceptitajn. Dua aspekto: estas prosepktivo ke pri temoj gravaj la unuanimeca ligilo bloku decida proceso en dudekvina Eŭropa Unio.

Ni bondeziras ke CIG povu daurigi krome pri tiu ĉi kaj aliaj temoj kaj ni estu decidemaj malpermesante iri malanta
ŭen ol konkludoj de la Konvencio. Ni devas ĉiel rigardi neantaŭviditajn aferojn en la Unio. Resti kritikaj kaj viglaj ne sinifas esti detruemaj nek pesimismaj sed utilas por doni novan impulson al la Eŭropa integrigo kaj unueco. Tion instruis al ni Altiero Spinelli: sen liaj kritikoj al Unika Akto ne estus progresoj de Maastrichto kaj de Amsterdamo

 

Brukselo, 18° junio 2003

 

postato da amontandre alle 21:20 | link |



martedì, 10 maggio 2005

Deklaro de Bernard Poignant
Prezidanto de la franca delegacio en la Grupo de PES.
JES AL NOVA KONSTITUCIO.
La 3a de majo la Eŭropaj socialistoj renkontiĝis en Parizo, en la Nacia Asembleo, por deklari ilian JES al la Konstitucio.
Majo estas simbola por la Eŭropa Unio kaj historie signifema por la francaj socialistoj.

3a  de majo: tago de la Pola Konstitucio de 1791, tago de la libereco.
3a de majo: internacia tago de la presado kaj de la preslibereco, defendita forte (ni memoru ĵurnalistojn Florence Aubenas kaj Hussein Hanoun enkarceritajn en Irako la 5a januaro 2005).

8a de majo: tago de la naza kapitulaco, fino de la milito.
9a de maio: Eŭropa tago, deklaro de Robert Schuman.
10a de majo: venko de François Mitterand en Francio, venko de granda eŭropano.
Mi voĉdonos JES memorante ĉiujn ĉi tagojn:
Mi memorus tri traktatojn:
La 1951an (CEKA), kiu farigis karbon pacan kaj repacigan mineralon.
La 1992an (Maastrichtan), kiu farigis Eŭropan moneron Eŭropan respondon al tutmondaj ŝanĝoj.
La 2004an, nia Konstitucio, kiu estas nian komunan vivbildon de Eŭropo reunuiĝita post la malvarma milito.

La fidelecon:
fidelecon dum cent jaroj de historio, Leonon Blumon, kiu admonis nin konstrui Eŭropon post Buchenwalda lagero.
Fidelecon al Farncio kaj al Ĝiaj elektoj, kiu ekde la 1914 ĝis la 1962 preparas, agadas aŭ suferas militon.
Fidelecon al Eŭropo, internaciisma afero, kiu kunuiĝas eks batalantojn de  la Centra, eks diktatorojn de la suda kaj eks totalismojn de la orienta Eŭropo.
La ratifoj: estis en Eŭropo kvar NE al ratifoj. Mi ne volus ke Francio aldonus  kvinan.
Defenda Eŭropa Komunumo (CED) 1954 – refuzo de la projekto pri komuna defendo.
Danlando – refuzo de la Maastrichta Traktato la 2a de junio 1992.
Irlando – refuzo de la Nica Traktato la 7a de junio 2001.
Norvegio – refuzo eniri Eŭropan Komunumon dum la 1973.
Krome, kunvenigantaj en la Lamartina halo, poeto kaj politika homo de la 19a jarcento, mi finus mian intervenon per citaĵo de lia 1938a poezio : “La falo de angelo”, en kiu li laŭdas universalan pacon kaj fraternecon.
L'homme n'est plus français, anglais, romain, barbare ... Il est notre concitoyen. Les murs des nations s'écroulent en poussière. Les langues de Babel retrouvent l'unité. Il refait avec toutes ses pierres le temple de l'human"[1][1].
Ĉu vi komprenis ke Lamartine donis al ni viatikon?

 

 

 

 

 

 



 

 

postato da amontandre alle 20:41 | link |






Malgranda ilo por konigi al esperantistoj italan situacion, politikan kaj socian, de la vidpunkto de maldekstrulo