lunedì, 13 giugno 2005
Esperanto kaj maldekstro.
Mi esperas tre baldau montri miajn tradukojn de Gramsci, kiu unue estis kontrau Esperanto kaj tie estas radiko de la oposicio de maldekstro al esperanto. Mi esperas montri al itala maldekstrularo gravan kaj grandan valoron de nia lingvo por internacia komunikado.
Suficxas labori, lau mi, kaj ne rigardi malantauen.
Estas kritiko al organizoj maldekstraj esperantaj. Oni ne devas krei apartan organizon sed kreski ene de la neesperantistaj organizoj kaj tie debati sentime. Mi scias ke estus grava energio por diskuti sed se ni vivas aparte ni estus esperantistoj, maldekstraj ecx, sen volo konigi nian valoron, nian kulturon, nian ideon: estas ke esti maldekstrulo signifas esti esperantisto.
Tio ne signifas ke organizoj esperantaj ne valoras, ecx ke ili donas forton en la momento de la renkontigxoj (kongresoj, festivaloj ktp.). Sed oni ne devas forgesi ke ni laboras en medio kie esperanto ne estas tiel kaj suficxe disvastigata kaj do oni povas kredi ke ankau ni, esperantistoj maldekstraj, estas iomete frenezuloj.
Mi kredas ke nur labori tradukante verkojn de miaj cxefoj maldekstruloj oni povas plenigi truon, kulturan kaj ideologian, pri vera rilato inter maldekstro kaj esperanto.
|
Malgranda ilo por konigi al esperantistoj italan situacion, politikan kaj socian, de la vidpunkto de maldekstrulo
|