*** Esperanta maldekstro ***

mercoledì, 27 aprile 2005

Maljunuloj en Italio

Ne estas tiel facila tasko paroli pri kondicxo de maljunuloj en Italio. Unue mi devus paroli pri kiel maljunuloj atingas agxon por esti pensiuloj kaj kiel samtempe la filoj devas zorgi kaj por la filoj kaj por la gepatroj.

Mia vidpunkto povus esti ne tiel certa, cxar mi havas nek filojn nek gepatrojn.

Tamen…………. 
Estas du vojoj por farigxi pensiuloj en Italio: au kiam vi estas 65 jara (60 jara por virinoj) au kiam vi laboris dum 35 jaroj. 
Por tiu cxi dua vojo prezidanto Berluskoni (ne mia prezidanto kompreneble) antauvidis ke oni povas daurigi labori gxis la 65 jaroj ankau gajnante pli ol antaue, cxar la impostoj malkreskas: certe la junuloj ne estas felicxaj pri tiu cxi legxo.
Atingate agxon por esti pensiulo,  la vivo dependas de la sano do en Italio estas ankorau publika sekuro por sanigi, kuraci maljunulojn senpage (gxis kiam mi ne scias).
La vivo de la maljunuloj farigxas plena cxar, havante filojn kaj nevojn, la filoj devas labori kaj kutime geavoj povas zorgi por le nevoj.
Kutime se vi havus infanvartistinon la kosto povus esti inter la 1000 kaj 1500 euroj, dependas de kiom da horoj sxi helpas, cxar kutime salajro en Italio estas pli malpli 1000 euroj, do infanvartistino estas lukso por meza familio en Italio.
Socia vivo por maljunuloj estas antauvidita de multaj sociaj centroj en Milano, itala urbo kie mi logxas. Tie ili povas renkonti, ludi kartojn, organizi kursojn pri kulturo, gimnastiko, kaj iri kune al teatro, kinejo ktp.
Salajro de pensjulo en Italio estas pli malalta ol kiam oni laboras kaj en la 70% de la tuto (pli malpli). 
Do pensiulo havas malpli eblecojn kaj ankau tio dependas de la salajro plena kompreneble. Tio farigas ke la filoj, kelkfoje, devas zorgi por ili ankau ekonomie.
Kiel oni povas konstati skribi pri kondicxo de maljunuloj signifas paroli pri kondicxo de cxiuj.
Cxu suficxus? Mi estas je la dispono de kiu havas demandojn.

postato da amontandre alle 20:41 | link |






Malgranda ilo por konigi al esperantistoj italan situacion, politikan kaj socian, de la vidpunkto de maldekstrulo