*** Esperanta maldekstro ***

giovedì, 28 aprile 2005

La Referendumo, pri kio oni vocxdonis al 12-13 de junio 2005, fiaskis. Tio signifas ke Italio iros malantauen ol pasintaj jaroj kaj la venonta legxo pri kiu mi timas estas la legxo pri aborto. Ne irante vocxdoni, itala popolo sekvis opinion de la Eklezio do nun Eklezio havas pli da povo en Italio.
Estas strangajxo ke Italio kaj Hispanio estas irantaj en malsamaj vojoj.

-------------------------------------------

En Italio dum junio oni referendumos pri Fekundigo asistita.

Jen dek demandoj por klarigi ĉion. Demandoj kaj respondoj estas tradukitaj de la retpaĝo de DS (Demokrataj Maldekstruloj)

 

1. Kio estas fekundigo kuraciste asistita kaj kiam oni bezonas ĝin?
Ĝi estas helpo de la scienco por paroj, kiuj ne povas havi filojn. Ĝi krome povas helpi fekundajn parojn, kiuj havas malsanojn heredintajn aŭ infektajn por la beboj naskiĝandaj


2. Kiun leĝon oni referendumas kaj kial?

Referendumo koncernas nur kelkajn punktojn de la leĝo n. 40, volita de centradekstrema regado en la 2004. Oni demandas modifi leĝon en 4 punktoj specifaj: sano de la virino, egaligo de rajtoj de la virino kaj de la konceptitulo, libereco de la scienca serĉado kaj de la nomata heterologa fekundigo (nome fekundigo farita danke al donacinto/ino eksterna al la paro). Oni atingis referendumon ĉar partioj centrdekstremaj ne volis aprobi modifojn de la leĝo, pli ol 350 plibonigantajn ankaŭ en la nomo de la scienca komunumo.

3. Si venkus jesoj, ĉu estas risko de leĝa truo per la reveno de nomata “far west”, nome situacio sen reguloj kaj kontroloj?
Ne, tiu risko ne eksistas, pro du esenciaj kialoj. Unue ĉar referendumoj ne abrogas ĉio de la leĝo sed nur, kiel ni vidis, kelkajn artikolojn, danĝeraj por milionoj da viroj kaj virinoj. Due ĉar, jam antau la aprobo de la Leĝo 40, estis en Italio deontologia kodo de kuracistoj, kiu reguligis precize fekundigon asistita. Referendumoj ne estas vojoj al “far west” sed vojoj al bona leĝo.

4. Kio implikas referendumo n. 1 pri libereco de la scienca serĉado?
Ĉijare nia vivespero longigas ankaŭ ĉar kuracistoj kaj scienculoj, senlace, serĉas kaj trovas novajn terapiojn por tre danĝeraj malsanoj, kiuj siatempe ne estis saneblaj. Leĝo ne povas malpermesi ke tia serĉado daurigu ankaŭ celante sanigi kiun nuntempe vivas esperante novan terapion por sia malsano. Per la voĉdonado “jes” serĉuloj denove povos uzi ĉelojn stamenajn, deprenitajn de frostigita kaj ne uzitaj embrioj (estas ĉeloj kiuj kapablas, se manipolitaj, multopligi permesante kuracadon de vivajn orgajn). Serĉado pri tiaj ĉeloj estas konsiderata decida por la kuracado de malsanoj tre danĝeraj, kiel Parkinsono, diabeto, skleroso, Alzheimero, tumoroj. Nur en Italio tio estas problemo, kiu koncernas 12 molionojn da homoj, al kiuj ne ĝustas depreni esperon, saniĝon kaj estontecon. Ni respektas ĉiujn opiniojn pri tia temo tiel kompleksa kaj kiu koncernas sferon de la humana digno, sed ni havas demandon. Povas leĝo decidi ke embrio havas pli rajtojn ol dekjara infano, devigata sur radseĝo kaj kiuj scienco povus helpi saniĝi? Voĉdoni Jes en la referendumo signifas diri ke ĉiuj leĝoj ne povas decidi tion. Tio ne estas pro juraj aŭ formalaj kialoj. Estas pro respekto por la homoj, ĉiuj homoj, kaj amo por la vivo.

5. Kaj la n. 2 pri la sano de la virino? 

Ĉiu paro, kiu petas asistitan fekundigon, faras tion post longa pensado kaj, farante tion, faras amagadon. Virino, kiu volas naski bebon, estas vokata al grava vojo, fizike kaj psike. Unua referendumo celas helpi ŝin vivi serene kaj sekurece dum ĉiu paŝo de la deziro de patrineco. Kiel? Per kvin vojoj:
- permesante eniron al asistita fekundigo ankaŭ por fertilaj paroj, kiuj riskas trasndoni al filo genetikajn malsanojn, heredintajn aŭ infektajn.
- ne devigante pro leĝo transporton de fekundita ovolo en korpo de virino, ŝi ne permesante.
- permesante al paroj, kiuj havas genetikajn malsanojn, eksamenon de embrio antaŭ la transporto en virina utero. Tio utilas por eviti absurdecon kaj violencon (ankaŭ psike) de transporto de malsana embrio kaj sekva terapeŭtika aborto.
- permesante frostiĝi embriojn faritajn per teknikoj de asistita fekundigo. Nuntempa malpermeso devigas virinon, kiu malsukcesas, submeti sin al traktado kun eblaj danĝeroj por ŝia sano. Konservado de embrioj evitus tian situacion kaj garantius al virino plej bonan traktadon sen devigi ŝin sen rekomenci ĉiam denove.
- revokante devigon fekundigi maksimume tri ovulojn, ĉiujn samtempe. Tiu ĉi lasta punkto estas tre grava: ĉiu virino havas historion, aĝon kaj kondiĉojn psike kaj fizike tre malsimilaj. Oni ne povas malpermesi al ŝi kaj al sia kuracisto evalui kiu vojo estas pli bona por utiligi teknikojn de fekundigo. Imponi pro leĝo numeron da embrioj, transportondoj, estas absurdaĵo kaj riskaĵo, ĉar dudekjara junulino kaj kvardekjara virino, kompreneble, havas malsimilajn terapeŭtikajn bezonojn. Povas leĝon anstataŭi kuraciston? Ni pensas ke ne kaj pri tio okupiĝas unua referendumo.

6. Kaj la n. 3 pri egaligo de rajtoj de “konceptitulo” kaj de virino? 

Tio estas decida punkto. Nuntempa leĝo garantias al “konceptitulo”, komence de la fekundita ovulo, antaŭ la formado de embrio, samajn rajtojn kaj saman juran defendon ol patrino kaj ol alia naskiĝinta homo. Estas unua fojo kiam okazas tion en niaj leĝoj. Tio okazas ĉar oni volis imponi unu vidpunkton, unu solan etikon. Oni rompis principon de laikeco de Ŝtato, riĉa etike kaj kulture. Konsekvencoj de tia decido estas konkretaj kaj koncernas vivon de milionoj da homoj. Ni faru eksemplon: se leĝo diras ke “konceptitulo” havas samajn rajtojn ol naskiĝinta homo, kuracisto povos fari nenion ĉu embrio havus gravan pataologion, genetike transdonitan. Finfine diri ke “konceptitulo” havas samajn rajtokjn ol patrino povas fariĝi antaŭkondiĉo por ŝanĝo profunde de la leĝo 194 pri memvola interupto de gravedeco,  kiu pozitive produktis malaltigon de abortojn en Italio.

7. Kaj la lasta, la n. 4, pri heterologa fekundigo?
Oni devas fari premison: oni faras heterologan fekundigon nur se hazarde estus peza sterileco. Tion dirite, ni faru demandon: ĉu ni estas patro kaj patrino nur kiam ni transdonas al nia filo nian kromosoman ekipaĵon? Alivorte, ĉu  ni estas gepatroj nur ĉu nia filo naskiĝis de ni? Kiel ĉiuj scias tia afero estas pli kompleksa. Infanoj adoptitaj havas patron kaj patrinon, sendube plene kvalifikataj kaj ili ne estas mapli valoraj gepatroj ĉar ilia infano estis adoptita. Oni devas kompreni tian simplan koncepton  por kompreni sencon de la kvara referendumo, kiu permesus asistitan fekundigon uzante gametojn eksternaj al paro (spermatozooj por la viroj kaj ovocitoj por la virino).Malpermesi tian fekundigon portas nur al du elirejojn: malpermesi por ĉiam al virino akuŝi aŭ devigi ŝin iri eksterlende, kie heterologa fekundigo estas permesata, ĉu ŝi povus havi ekonomiajn ilojn necesajn. Kial malpermesi kion estas permesata en la ĉefaj europaj landoj kaj permesita en Italio, en privataj fakaj centroj, ĝis la aprobo de tiu ĉi leĝo?

8. Venkante Jesoj, povas malfermi vojo al moderna eŭgeniko, ebleco plani filojn laŭ sekso, koloro de okuloj ktp.?
A
bsolute ne, unue ĉar scienculoj mem forpuŝas firme tian perspektivon, fakte kaj principe. Deontologia kodo de kuracistoj antaŭvidas eksplicite ke ĉiu interveno en la humana genomo celas nur antaŭeviti kaj sanigi malsanojn. Alivorte nur intervenoj eblaj celas kuraci. Do testoj genetikaj estas permesataj nur por trovi misformaĵojn aŭ heredintajn malsanojn kaj antaŭeviti suferan elekton de la aborto. Ĝenerale ni favoras limojn certajn kaj ne supereblajn (humana klonado, patrinoj-avinoj, utero “luata”). Tiuj ĉi limoj, venkante la jesoj, restos en la leĝado nuntempa.

9. Ĉu la defio de la referendumoj estas defio inter laikoj kaj katolikoj?
Ne estas la vero. Referendumoj koncernas kelkajn artikolojn de Ŝtatleĝo kaj katolikoj, kiel laikoj, havas malsimilajn opiniojn. Kelkaj favoras leĝon kiel ĝi estas sed aliaj volus ŝanĝi ĝin. Realaĵo estas ke katolika mondo estas plurisma, kiel laika mondo. Tio estas riĉeco por ĉiuj, katolikoj kaj laikoj, ĉar permesas al homoj elekti surbaze de propraj konvinkiĝoj kaj propra konscienco.

10. Kiaj pravoj estas por voĉdoni jes?

Profunda pravo estas ke voĉdoni jes signifas esti solidala konkrete kun kiu ne povas havi filon., kun kiu nuntempe suferas pro malsano, kiun poste scianco povus kuraci. Ĉifoje oni ne voĉdonas por partio aŭ kandidato. Oni voĉdonas por plia espero. Oni voĉdonas por plej bona vivo. Oni voĉdonas por helpi malsanulon resaniĝi. Oni voĉdonas por gravaj valoroj, kiuj tuŝas nian tuttagan eksiston: vivo, espero, saniĝo.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

postato da amontandre alle 21:49 | link |






Malgranda ilo por konigi al esperantistoj italan situacion, politikan kaj socian, de la vidpunkto de maldekstrulo