giovedì, 05 maggio 2005
18° Junio 2003
Debato en la Eŭropa Parlamento pri Konvencio.
Interveno de Giorgio Napolitano
Jes, Sinjoro Prezidanto, mi parolas je la nomo de la Socialista Grupo, sed mi devas egale eksprimi kelkajn opiniojn kaj preokupiĝojn kiel Prezidanto de la Komisiono pri Konstituciaj Aferoj. Komisiono, prezidita de mi, kaj ĝenerale Parlamento forte volis Konvencion. Tiu vojo estas malfermita, Konvencio sukcesis plenumi sian taskon kaj pro tio ni estas komplezemaj.
Kiam tre baldaŭ ni estos vokataj eksprimi, kiel antaŭvidas Traktato nun valida, nian opinion pri kunvoko de la Interregistara Konferenco, ni ankaŭ evaluos projekton aprobitan pri Konvencio. Ni povos fari ĝin, leginte tekston de la parto tria kaj kvara, kiu estas plibonigonta, kiel diris Brok kaj aliaj kolegoj.
Mi rekonas kaj dankas sindevigon de niaj reprezentantoj en la Konvencio kaj en la prezidiumo, kiuj zorgis por subteni opiniojn de la Eŭropa Parlamento.
Nature, projekto adoptita per konsento konstituas renkontiĝpunkton inter malsimilaj opinioj. Kelkaj proponoj de niaj reprezentantoj koliziis pezajn rezistadojn. Do nia juĝo ne povas esti triumfisma aŭ senkritika kaj preokupiĝema pri du aspektoj. Unua aspekto: risko de modifo de instituciaj ekvilibroj, implicite en la kreado de nova bildo je la verto de la Unio, nome la Prezidanto plentempe de la Eŭropa Konsilio. Konstitucia Komisiono de tiu ĉi Parlamento eksprimis sin tre forte kontraŭ, proponante solvojn alternativajn aŭ kompromisajn, ne aceptitajn. Dua aspekto: estas prosepktivo ke pri temoj gravaj la unuanimeca ligilo bloku decida proceso en dudekvina Eŭropa Unio.
Ni bondeziras ke CIG povu daurigi krome pri tiu ĉi kaj aliaj temoj kaj ni estu decidemaj malpermesante iri malantaŭen ol konkludoj de la Konvencio. Ni devas ĉiel rigardi neantaŭviditajn aferojn en la Unio. Resti kritikaj kaj viglaj ne sinifas esti detruemaj nek pesimismaj sed utilas por doni novan impulson al la Eŭropa integrigo kaj unueco. Tion instruis al ni Altiero Spinelli: sen liaj kritikoj al Unika Akto ne estus progresoj de Maastrichto kaj de Amsterdamo
Brukselo, 18° junio 2003
|
Malgranda ilo por konigi al esperantistoj italan situacion, politikan kaj socian, de la vidpunkto de maldekstrulo
|