*** Esperanta maldekstro ***

martedì, 10 maggio 2005

Deklaro de Bernard Poignant
Prezidanto de la franca delegacio en la Grupo de PES.
JES AL NOVA KONSTITUCIO.
La 3a de majo la Eŭropaj socialistoj renkontiĝis en Parizo, en la Nacia Asembleo, por deklari ilian JES al la Konstitucio.
Majo estas simbola por la Eŭropa Unio kaj historie signifema por la francaj socialistoj.

3a  de majo: tago de la Pola Konstitucio de 1791, tago de la libereco.
3a de majo: internacia tago de la presado kaj de la preslibereco, defendita forte (ni memoru ĵurnalistojn Florence Aubenas kaj Hussein Hanoun enkarceritajn en Irako la 5a januaro 2005).

8a de majo: tago de la naza kapitulaco, fino de la milito.
9a de maio: Eŭropa tago, deklaro de Robert Schuman.
10a de majo: venko de François Mitterand en Francio, venko de granda eŭropano.
Mi voĉdonos JES memorante ĉiujn ĉi tagojn:
Mi memorus tri traktatojn:
La 1951an (CEKA), kiu farigis karbon pacan kaj repacigan mineralon.
La 1992an (Maastrichtan), kiu farigis Eŭropan moneron Eŭropan respondon al tutmondaj ŝanĝoj.
La 2004an, nia Konstitucio, kiu estas nian komunan vivbildon de Eŭropo reunuiĝita post la malvarma milito.

La fidelecon:
fidelecon dum cent jaroj de historio, Leonon Blumon, kiu admonis nin konstrui Eŭropon post Buchenwalda lagero.
Fidelecon al Farncio kaj al Ĝiaj elektoj, kiu ekde la 1914 ĝis la 1962 preparas, agadas aŭ suferas militon.
Fidelecon al Eŭropo, internaciisma afero, kiu kunuiĝas eks batalantojn de  la Centra, eks diktatorojn de la suda kaj eks totalismojn de la orienta Eŭropo.
La ratifoj: estis en Eŭropo kvar NE al ratifoj. Mi ne volus ke Francio aldonus  kvinan.
Defenda Eŭropa Komunumo (CED) 1954 – refuzo de la projekto pri komuna defendo.
Danlando – refuzo de la Maastrichta Traktato la 2a de junio 1992.
Irlando – refuzo de la Nica Traktato la 7a de junio 2001.
Norvegio – refuzo eniri Eŭropan Komunumon dum la 1973.
Krome, kunvenigantaj en la Lamartina halo, poeto kaj politika homo de la 19a jarcento, mi finus mian intervenon per citaĵo de lia 1938a poezio : “La falo de angelo”, en kiu li laŭdas universalan pacon kaj fraternecon.
L'homme n'est plus français, anglais, romain, barbare ... Il est notre concitoyen. Les murs des nations s'écroulent en poussière. Les langues de Babel retrouvent l'unité. Il refait avec toutes ses pierres le temple de l'human"[1][1].
Ĉu vi komprenis ke Lamartine donis al ni viatikon?

 

 

 

 

 

 



 

 

postato da amontandre alle 20:41 | link |






Malgranda ilo por konigi al esperantistoj italan situacion, politikan kaj socian, de la vidpunkto de maldekstrulo